Saluton, karaj geamikoj!
Ankaux mi nun estas cxi tie kun vi! Same kiel multaj el vi mi verkas kaj plenumas kantojn en Esperanto. Tion mi faras jam ekde la 1980-aj jaroj, kaj en 2006 (nu, finfine!) mi registris du diskojn: "Verula sezono" kaj "Revula sezono". Vi povas ne nur vidi, sed ankaux mendi ilin cxe la libroservo de UEA:
http://katalogo.uea.org/
kaj/aux cxe Vinilkosmo (rubriko "Tradicio - Folkloro"):
http://vinilkosmo.com/vko/shop.php3?lng=e
Krome, mi devas konfesi, ke mi estas nekuracebla muziksxatanto. Mi celas diri: auxskultanto. Cxiutage mi pasigas kelkajn horojn, auxskultante ian muzikon. Kian? Diversan! Estus pli facile listi, kian muzikon mi ne auxskultas...
Antaux nelonge mi eksciis interesan lokon, kie eblas auxskulti 500 plej bonajn albumojn de la 20-a jarcento (kaj ne nur ilin). Mi severe avertas: ne vizitu tiun TTT-ejon, aux via libera tempo estos perdita:
http://www.radio3net.ro/index.php?cx=best500
Cxu en simila listo pri la 21-a jarcento estos iu albumo en Esperanto? Ni vidos... Indas gxisvivi tion!
La 23-an de majo 2007 en nia familio naskigxis filineto Ksenjo. Gxuu sxiajn fotojn (tie estas jam kelkaj fotoalbumoj, por esperantistoj kaj por miaj rusaj amikoj):
http://streamphoto.ru/users/povorin
Sxia frato Vlacxjo (nask. la 19-an de junio 2002) estas denaska esperantisto. Li bonege komprenas esperante, cxar mi neniam parolis kun li alilingve gxis la agxo de 5,5 jaroj. Tamen li ne rapidas vigle ekparoli en Esperanto, cxar la praktiko nur kun mi evidente ne suficxas. (Mia edzino Lena estas nur pasiva esperantistino.) Sed mi ne perdas esperon.
|